Prelego en Valley Educational Center, Bagbazar, Kathmandu
Okazis programo de interesaj prelegoj cxe Valley Educational Centre en Bagbazar, Kathmando la 15-an de marto 2008. La cxefa temo estis “Esperanto kaj Gepatraj Lingvoj”. La programo komencigxis je la 8-a horo kaj dauxris gxis la 10-a. Mi, s-ino Indu Thapaliya, s-ro Mukunda “Pathik”, s-ro Jakob Nordfalk kaj s-ro Shree Prasad Pokharel prelegis pri diversaj aspektoj de Esperanto. Partoprenis 33 profesoroj, studentoj kaj bankoficistoj.
Unue, s-ino Indu prelegis pri la naskigxo de Esperanto kaj la Azia movado. Jakob sekvis sxin, parolante pri la utileco de nia lingvo, ekzemple kiel sxlosilo al la Pasporta Servo. Li ankaux klarigis kiel Esperanto helpas lerni aliajn lingvojn. Antaux la fino de sia prelego Jakob montris mesagxon pri Esperanto skribitan en la nepala lingvo sur la dorso de lia T-cxemizo.
Mi mem penis pritrakti lingvojn historie ekde la antikva periodo de Grekujo. Mi citis libron de Umberto Eco, “Search for the Perfect Language.” (Mi dankas al gesinjoroj Vilcxjo kaj Lusi Harmon, kiuj donacis tiun multekostan libron al mi.) Mi ankaux diskutis kelkajn modernajn teoriojn de lingvistoj, ekzemple Ferdinand de Saussure, kiu atentigis ke vortoj kaj objektoj ne havas naturan rilaton, kaj ke sekve ne ekzistas proprasence natura lingvo. Cxiuj gepatraj lingvoj estas kreitaj de homoj. Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj pro tio ke gxi estas pli logika. Esperanto ne plu estas vere artefarita lingvo cxar gxi estas uzata nun pli ol 100 jarojn (do nun kiel la gepatra lingvoj) de multaj homoj. Kaj mi provis ankaux klarigi, surbaze de teorio de Benjamin Lee Whorf (“linguistic relativity”) ke la lingvo spegulas la penson, kaj ke tiu cxi do pli gravas.
Poste rakontis s-ro Mukunda “Pathik” la historion de la Esperanto-movado en Nepalo. Li emocie priskribis kiamaniere li renkontis la instruiston de Esperanto Joakim Verdin, kiu instruis Esperanton en lia lingva instituto Quest, kies direktoro li estis. Li plue klarigis kiel utiligi la lingvon.
Lin sekvis s-ro Shree Prasad Pokharel. S-ro Pokharel diris ke Esperanto donas sxancon al individuoj utiligi siajn talentojn. Gxi do forte aktivigas la cerbon. Li ankaux rakontis pri sia vojagxo al Japanio.
Post la prelegoj cxiuj volis eklerni la lingvon, kaj mi planas instrui ekde la venonta sabato kun helpo de aliaj geamikoj. Ni planas disdoni materialojn al tiuj kiuj ne povas pagi, uzante monon de Apsana-Fondajxo kiun ni kolektis per la vendado de ajxoj en la Azia Kongreso en Bengaluro.
Ni dankas al s-ro Biswambar Ghimire, kiu disponis al ni cxambron por la prelegoj kaj promesis ke ni rajtos uzi gxin por la instruado.
Raportas
Bharat Kumar Ghimire